Psalms 126

Kanto de suprenirado.

1Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion,
Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
2Tiam nia buŝo estis plena de gajeco,
Kaj nia lango plena de kantado;
Tiam oni diris inter la popoloj:
Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
3Ion grandan la Eternulo faris por ni:
Ni ĝojas.
4Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn,
Kiel riveretojn en sudan landon.
5Kiuj semas kun larmoj,
Tiuj rikoltos kun kanto.
6Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo;
Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.
Copyright information for Esperanto